Ludu

La 906-a E_elsendo el la 29.10.2019 ĉe www.pola-retradio.org

En la literatura segmento de nia marda elsendo ni prezentas la 86-an fragmenton de la romano „Quo Vadis” de Henryk Sienkiewicz en la E-traduko de Lidia Zamenhof. La komencaj aktualaĵoj rilatas al elekto de polo por 2020 kiel la prezidanto de la grupo A6, la temo el la pola gazetaro traktas la informon de Eurostat, ke ankaŭ en 2018 Pollando denove akceptis laborcele plej multajn enmigrantojn. La sciencbultena temo koncernas atingaĵon de polaj sciencistoj, kiuj prilaboris revoluciigan metodon krei terenmapojn tre detalajn kaj en tre rapida tempo. Ĉio ĉi dank’ al artefarita inteligenteco.
Muzike ni prezentas fragmente unu el la plej novaj kantoj de Kajto „La difektita kruĉo”. Ĝi devenas el ĝia lasta KD „La Universala Arbo”. La interreta foto ĉe nia programinformo referencas ĝuste al ĉi tiu kanzono prezentante difektitan kruĉon kiel la ĝardenan florvazon.
Ankaŭ ĉi-foje ni disponigas paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el nia elsendo en unuopaj rubrikoj de nia paĝo. Uzu mem kaj rekomendu al viaj E-konatoj. Tio praktike helpas al altigo de aŭdokompreno kaj parolkapablo. Hodiaŭ temas pri aktualaĵoj en niapaĝa rubriko „Novaĵoj”, pri la sciencbultena temo en la rubriko „Sciencaj informoj”. La elsendo estas aŭdebla ankaŭ en jutubo ĉe la kanalo Espero2009: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D