Ludu

La 899-a E_elsendo el la 04.10.2019 ĉe www.pola-retradio.org

Antaŭ kelkaj tagoj la Kongresa Fako de UEA disendis konfirman informon pri la aliĝintoj al la Montreala UK. Ni uzas la okazon por prezenti al vi germanan E-aktivulon Thomas Bormann, kiu aŭkcie en Lahtio akiris la 1-an lokon por UK-2020. Nia antaŭmikrofona renkontiĝo estas la okazo i.a. rememori liajn gepatrojn, E-aktivulojn Elsbeth kaj Werner Bormann kaj paroli pri ilia e-ista vivo.
Niaj kulturkronikaj informoj sciigas pri la spektakloj de la azia arto en la Instituto de Jerzy Grotowski en Vroclavo (la suda Pollando) kaj pri la svisa Cuturescapes 2019 en kies nunjara eldono la ĉefheroo estas Pollando.
La E-komunuma informo rilatas al la oktobra pedagogia staĝo en la franca Kvinpetalo. En la fino ni proponas Leterkestan renkontiĝon.
Muzike ni memorigas fragmente la kanzonon de Ĵomart kaj Nataŝa „Laciĝis tago” dezirante per ĝi al Ĵomart rapidan kaj plenan resaniĝon post grava operacio. La programinformon akompanas interreta foto pri la artafiŝo de Rafał Olbiński por la opero „Reĝo Roger”, rilate al nia kulturkronika informo.
Por altigi la aŭdkomprenon kaj parolkapablon aŭskultu kaj legu paralele la kulturkronikajn informojn en niapaĝa rubriko „Kulturkroniko”, post la alklako de samtitolita trabeto. Ĉiu teksto estas provizita per informo pri la longodaŭro. La interparolo kun nia antaŭmikrofona gasto, Thomas Bormann troviĝas eksterelsende en la rubriko „Antaŭ la mikrofono”. La elsendo estas aŭdebla ankaŭ en jutubo ĉe la kanalo Espero2009: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D