Ludu

La 898-a E_elsendo el la 01.10.2019 ĉe www.pola-retradio.org

Post plursemajna feria kaj kongresa paŭzoj ni proponas hodiaŭ denovan rendevuon kun nia klasika literaturo tradukita. Ni prezentas la 85-an fragmenton de la romano „Quo Vadis” de la pola Nobel-premiito Henryk Sienkiewicz en la E-traduko de Lidia Zamenhof.
En la komencaj aktualaĵoj ni informas pri vastigita kunlaboro de la Naturscienca Universitato en Poznano kun ĉinaj altlernejoj. Ni notas 70-jariĝon de Ĉina Popola Respubliko, sed ankaŭ referencas al la politika krizo en Hongkongo. La sciencbultena temo eksplikas sanigajn proprecojn de acidĉeriza suko por personoj grizaĝaj.
La 1-an de oktobro pasas Internacia Tago de Muziko, ni mencias ĝin kaj ĝian gravecon en nia vivo komence de la elsendo.
La aktualaĵoj kaj la sciencbultena temo estas samtempe legeblaj kaj aŭskulteblaj post la alklako ĉe nia paĝo de la trabetoj „novaĵoj” kaj „sciencaj informoj”. La programinformon akompanas foto de acidĉeriza suko. La elsendo estas aŭdebla ankaŭ en jutubo ĉe la kanalo Espero2009: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D