Esploristoj el la laboratorio pri Behaviora Analizo de la Komencaj Jaroj ĉe Cornell Universty rimarkis, ke la gepatroj subkonscie ŝanĝas sian parolmanieron kiam ili reagas je la beba balbutetado tiel, ke en ĝi troviĝu malpli da nekutimaj vortoj, malpli longaj frazoj kaj pli da unuvortaj respondoj. Tio ne okazas tiam, kiam ili alparolas infanon. Laŭ sciencistoj beboj mem formas sian lingvomedion por faciligi al si la lernadon. Unuflanke la parolo de la gepatroj influas tion, kiel infanoj lernas paroli, kio estas evidenta afero. Aliflanke beboj havas propran motivon por influi la manieron, en kiu ili mem lernas. Oni tamen ne esploris ĝis nun la ligon inter tio, kiamaniere la infanoj ŝanĝas la parolon de la gepatroj aŭ la tuta ĉirkauaĵo, en kiu ili lernas paroli. Kadre de la esplorado 30 patrinoj kun siaj beboj dum du tagoj vizitis laboratorion por 30-minutaj ludsesioj. 9- kaj 10-monataj infanetoj povis moviĝi tra ĉambro, en kiu troviĝis ludiloj, skatoloj kaj afiŝoj kun bestoj. Ili estis registrataj kaj kameraitaj de kaŝitaj mikrofonoj kaj tri videokameraoj. Sciencistoj analizis leksikon kaj sintakson en la parolo de la patrinoj kaj kontrolis ŝanĝojn en la parolmatureco de la beboj. Tiuj, kies patrinoj certigis al ili pli da okazoj por lernado – aplikante simpligitan parolmanieron kun malpli da vortoj kaj malpli longaj frazoj – la sekvan tagon lernis novajn sonojn pli rapide. Laŭ sciencistoj tio estas pruvo pri la esenca rolo de la beboj mem en la formado de sia lernomedio. Konklude ili konstatis, ke gravas instigi la gepatrojn reagi je la beba balbutetado. Ĝi rolas kiel la socia akcelilo, pere de kiu beboj ĉerpas informojn de la ĉirkaŭantaj ilin plenkreskuloj.
El la elsendo 17.09.2019. Legas Barbara – 2’24”
La beba balbutetado kaj la geaptra parolmaniero_02’24”