Ludu

La 897-a E_elsendo el la 27.09.2019 ĉe www.pola-retradio.org

Hodiaŭ nia antaŭmikrofona gasto estas la renkontita dum ARKONES en Poznano, Aleksandr Korĵenkov kun kiu ni interparolas i.a. pri la nunjare eldonita „Baza Literatura Krestomatio”. Interesiĝantoj povas aĉeti ĝin en la Libroervo de UEA (https://katalogo.uea.org/).
Niaj komencaj kulturkronikaj informoj rilatas al laŭvica Konfucea Instituto antaŭnelonge funkciigita en Pollando kaj pri renovigita kaj rearanĝita Muzeo de Muzikaj Instrumentoj en Poznano.
Hodiaŭ ni proponas konatiĝi kun la koninda urbo Tczew en la norda Pollando. La E-komunuma informo rilatas al oktobra kongreso de ĉeĥaj esperantistoj (http://www.esperanto.cz/eo/akce/kongreso-de-ea-1104.html). Ĉeokaze eblas viziti la E-Muzeon en Svitavy (http://muzeum.esperanto.cz/eo/ligiloj).
Unu kulturkronika informo kaj felietono estas samtempe legeblaj kaj aŭskulteblaj post la alklako ĉe nia paĝo de la trabetoj „kulturkroniko” kaj „felietonoj”. La interparolo kun nia antaŭmikrofona gasto troviĝas eksterelsende en la rubriko „Antaŭ la mikrofono”. La programinformon akompanas interreta foto pri la urbo Tczew, al kiu estas dediĉita nia felietono. La elsendo estas aŭdebla ankaŭ en jutubo ĉe la kanalo Espero2009: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D