Ludu

La 895-a E_elsendo el la 20.09.2019 ĉe www.pola-retradio.org

La vendreda sonsceno pri la 104-a UK en Lahtio enhavas la duan parton de la programero, en kiu al la kongresa publiko prezentis sin novaj estraranoj. En ĝi aŭdiĝas la sinprezentoj de la estraranoj SO Jinsu el Koreio, Jérémie SABIYUMVA el Burundo kaj Orlando E. RAOLA el Usono. Ni informas en la fino pri la disdivido de la estraranaj taksoj laŭ la 812-a Gazetara Komuniko de UEA.
Niaj kulturkronikaj informoj havas sociemfazan fonon. Ni informas pri la muzikalo „Ĉesigita silento”, kiu rakontas historion de personoj reakirintaj postoperacie la aŭdokapablon kaj samtempe malkovrintaj sian muzikan talenton. La alia informo rilatas al la kampanjo, kiu celas intimigi infanojn kun la legado ekde la plej fruaj vivmomentoj.
La kulturkronikaj informoj estas samtempe legeblaj kaj aŭskulteblaj post la alklako de la trabeto „kulturkroniko” ĉe nia paĝo. La programinformon akompanas interreta foto de novaj estraranoj de UEA. La elsendo estas aŭdebla ankaŭ en jutubo ĉe la kanalo Espero2009: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D