Ludu

La 890-a E_elsendo el la 03.09.2019 ĉe www.pola-retradio.org

La antaŭmikrofona gasto de nia marda elsendo estas prof-ino Ilona Koutny, kun kiu ni interparolas pri la komenciĝonta post kelkaj tagoj aŭtuna sesio de la Interlingvistikaj Studoj ĉe Adam Mickiewicz-universitato kaj pri la kunlabora kontrakto subskribita fine de julio inter la rektoroj de la pola universitato kaj la ĉina universitato Zaozhuang.
En la komencaj aktualaĵoj ni informas pri la polaj solenaĵoj de la 80-a datreveno de la 2-a mondmilito okazintaj semajnfine kaj pri deklaracio subskribita inter Pollando kaj Usono koncerne teknologion 5G. En la scienca bulteno ni informas pri pli ol 300 mil artikoloj el mil sciencaj periodaĵoj liverataj senpage rete de la pola Scienca Biblioteko. Krome ni peras E-komunuman informon pri la tradukkonkurso Lucija Borčić, por kiu konkursaĵojn eblas sendi ĝis la 14.09.2019 (https://www.hes-keu.hr/).
La aktualaĵoj kaj la sciencrubrika informo estas paralele aŭdeblaj kaj legeblaj ĉe nia paĝo post la alklako de la trabetoj „novaĵoj” kaj „sciencaj informoj”. La interparolo kun Ilona Koutny estas aŭskultebla eksterelsende en la rubriko „Antaŭ la mikrofono”.
La programinformon akompanas interreta foto rilatanta al la teknologio 5G. La elsendo estas aŭdebla ankaŭ en jutubo ĉe la kanalo Espero2009: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D