Informo aktivigas en la cerbo la samajn regionojn kiel manĝo, mono kaj narkotaĵoj. Ĝi rolas kiel premio, kiun malfacilas rifuzi senkonsidere al ĝia efektiva valoro. Sciencistoj el la Kalifornia Universitato en la usona Berkeley ekzamenis la motivon de nia scivolemo. Ili elmontris, ke ĉiu informo sendepende – ĉu ĝi estas grava aŭ ne – stimulas en la cerbo regionojn apartenantajn al la tiel nomata premisistemo respondeca pro la produktado de dopamino, hormono de plezuro. Ĝuste tial konstanta kaj nelimigita aliro al informoj povas kaŭzi dependiĝon. Tio praktike signifas kontroladon de ĉiaj elektronikaj mesaĝoj en komputilo, poŝtelefono aŭ sociaj portaloj. Laŭ profesoro Ming Hsu, la ĉefa aŭtoro de la esploroj, por la cerbo informo rolas kiel premio en si mem, senkonsidere al ĝia utilo. La cerbo ŝatas malplenajn kaloriojn el nutraĵoj kaj same taksas informojn, kiuj kvankam ne utilaj, influas bonfarton. Iuj difinas tion kiel vanan scivolemon. Specialistoj ekzamenis ankaŭ decidojn alprenatajn de volontuloj praktikantaj hazardludojn analizante, kiom ili kapablas pagi pro informoj pri la gajnoŝancoj. Samtempe ili esploris la aktivecon de iliaj cerboj helpe de la funkcieca magneta rezonanco (fMRI). Evidentiĝis, ke la decidoj plej ofte estis alprenataj en maniero racia, t.e. gravis la kriterio de informtaŭgeco. Konforme al ekonomika modelo testitoj traktis informon kiel rimedon por atingi celon. Kelkfoje ili kondutis tamen malracie kaj pagis pro senvaloraj informoj, kiuj ne influis iliajn decidojn. Tiam ili kondutis konforme al psikologia modelo premisanta, ke scivolemo mem kaj atendado de alta premio sufiĉas por sproni la agadon. Tiukaze informo rolis kiel premio. Helpe de aparta komputila programo eblis taksi kiom forte iu deziras ekkoni difinitan informon kaj kiom pretas por ĝi pagi.
El la elsendo 13.08.2019. Legas Tomek – 2’13”
nformo kiel narkotajo_02’13”