Ludu

La 886-a E_elsendo el la 20.08.2019 ĉe www.pola-retradio.org

Nia hodiaŭa sonsceno pri la 104-a UK en Lahtio enhavas bukedon da antaŭmikrofonaj renkontiĝoj de la kongresa semajno. Kun prof. Humphrey Tonkin ni levas la defiojn starantajn antaŭ la Libroservo kaj Biblioteko Hodler de UEA, kun Rodrigo Tavares ni i.a. parolas pri lia E-laboro en Brazilo, unutaga kongresano Michał Matuszewicz referencas al sia iama aventuro kiel radioaŭskultanto kaj Juha Metsäkallas informas pri la E-aktivado en Turku kaj sia vojo al movada aktiviĝo. En tiu parto de la elsendo ni prezentas fragmente la koncertan plenumon de Amira en la kanzono „Koloroj de la vento”.
La komencaj aktualaĵoj rilatas al la sukcesoj de polaj junaj matematikistoj dum la julia Matematika Olimpiko en Londono kaj pri tio, ke polaj infanoj en Litovio povos lerni ekde la nova lernojaro baze de lernolibroj venigotaj el Pollando.
Aparte ni atenigas pri la komenciĝonta post unu monato konata kaj ŝatata kultura evento ARKONES en Poznano – http://www.arkones.org/eo/. La akompana al la programinformo foto prezentas la nunjaran varbafiŝon pri ARtaj KONfrontoj en Esperanto.
La aktualaĵoj estas paralele aŭdeblaj kaj legeblaj ĉe nia paĝo post la alklako de la trabeto novaĵoj. La interparolojn kun Humphrey Tonkin, Rodrigo Tavares kaj Juha Metsäkallas eblas aŭskulti eksterelsende en la rubriko „Antaŭ la mikrofono”.
La elsendo troviĝos ankaŭ en jutubo ĉe la kanalo Espero2009: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D