Ludu

La 882-a E_elsendo el la 06.08.2019 ĉe www.pola-retradio.org

Nia marda raporto pri la 104-a UK enhavas la lastan sondokumenton pri la Solena Fermo de la Lahtia kongreso. En ĝi troviĝas sonscenoj pri dankoj al LKK kaj helpantoj kaj al la administracio kaj laborantoj de la kongresejo. La prezidantino de TEJO informas, ĉu UK estas interesa por junuloj. Eta sonsceno prezentas la infanojn kaj adoleskulojn, kiuj venis por saluti la kongreson per ellernita dum la infana kongreseto kanto. Gravan parton okupas la ferma parolado de la prezidanto, Duncan Charters, kiu inter prioritatoj de la estrara kaj komuna laboro mencias komunikadon kaj kunlaboron. La eksa prezidanto de UEA Mark Fettes dankas pro la rekonaj vortoj pro sia 6-jara gvidado de la Asocio. Pliaj sonscenoj referencas al la transdono de la kongresa flago al la Montreala LKK kaj al la finaj momentoj de la kongreso, t.e. la komune kantita himno kaj la solena deklaro pri la fermo de la 104-a en Lahtio.
La akompana al la programinformo interreta foto prezentas transdonon de la kongresa flago. La elsendo troviĝos ankaŭ en jutubo ĉe la kanalo Espero2009: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D