Ludu

La 877-a E_elsendo el la 24.07.2019 ĉe www.pola-retradio.org

En nia merkreda elsendo, ni dediĉas apartan atenton al la eventoj ligitaj kun la kongresa temo. La belecon de naturo kaj kulturo de Kroatio proksimigas la fotoekspozicio de kroataj esperantistoj. Pri ĝi ni interparolas kun ĝia organizantino Marija Belošević. Ekde la komenco la kongresa temo „Vivanta naturo, floranta kulturo” estas traktata en la kongresa programo sub la gvido de Olga Ŝilajeva, kiu informas nin pri la ĝisnunaj laboroj. Aludojn pri la kongrestemo ni trovis ankaŭ en la mesaĝo de la urbestro de Lahtio, Pekka Timonen, kiun ni citas en nia raporto. La programinforma foto prezentas la belecon de la Lahtia naturo ĉirkaŭ la kongresejo, Isku Areena. La elsendo troviĝas ankaŭ en jutubo ĉe la kanalo Espero2009: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D