Ludu

La 872-a E_elsendo el la 18.07.2019 ĉe www.pola-retradio.org

En nia hodiaŭa elsendo, la lasta el Varsovio antaŭ la 104-a Universala Kongreso en Lahtio, Finnlando ni prezentas du apartajn programerojn, kiuj rilatas al la kongreslando. En la felietono pri Koninda Polo ni proksimigas la polan reĝidinon, Katarzyna Jagiellonka, kiu edziniĝinte en 1562 al Johano Vasa fariĝis i.a. princino de Finnlando. Krome el nia arkivo ni prezentas historian intervjuon de Andrzej Pettyn kun Jorma Ahomäki el 1991, la prezidanto de la Turkua E-Societo lige kun ĝia 30-jariĝo. Kongresante nunjare en Finnlando gravas tiu historia retrorigardo al la tiama E-movado, el kiu ni ekscias i.a. pri la sprona efiko de la varsovia UK 1959 por la Universala Kongreso en Helsinki antaŭ 50 jaroj.
La komencaj kulturkronikaj informoj rilatas al la porjunularaj legospronaj projektoj ĵus premiitaj kaj al muzika projekto de la ensemblo ALTA baldaŭ prezentonta la muzikajn rebusojn de Leonardo da Vinci.
La programinformon akompanas interreta foto kun la pentraĵo de Józef Simmler dediĉita al la Geprincoj de Finnlando, Johano kaj Katarzyna Jagellonka kun la filo Sigismundo en la fortresa prizono en la sveda Gripsholm.
La kulturkronikaj informoj kaj la felietono estas paralele legeblaj kaj aŭdeblaj en la koncernaj rubrikoj de nia paĝo. La elsendo troviĝas ankaŭ en jutubo ĉe la kanalo Espero2009: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D