Ludu

La 868-a E_elsendo el la 06.07.2019 ĉe www.pola-retradio.org

Hodiaŭ ni denove proponas kunfoliumadon de kelkaj lastatempe venintaj E-periodaĵoj. Ĉi-foje temas pri la junia „Esperantolehti”, la 108-a Informilo por Interlingvistoj, la maja „La Revuo Orienta”, la 356-a „La Lanterno Azia”, la 01-02-a nunjare „Sennaciulo”.
En la komenca kulturkroniko ni informas pri pola aktoro Tomasz Kot kiu rolos la figuron de elstara sciencisto Nicola Tesla en la kreiĝanta brita biografia filmo kaj pri la solenota en Pollando en 2020 Jaro de Roman Ingarden, unu el la plej elstaraj polaj filozofoj.
E-komunumaj informoj koncernas la elekton de 5 novaj Komitatanoj B de UEA kaj Esperantologian Konferencon en Lahtio.
Muzike akompanas nin Jacques Le Puil. Ni memorigas fragmente lian kanzonon „Demandoj” el la KD „Sen Elizi’, eldonita de Vinilkosmo. La programinformon ilustras la interreta foto prezentanta portreton de Roman Ingarden, kiun aŭtoris Witkacy en 1937.
La kulturkronikaj informoj kaj Trarigardo de la E-Gazetaro estas paralele legeblaj kaj aŭdeblaj en la unuopaj rubrikoj de nia paĝo. La elsendo troviĝas ankaŭ en jutubo ĉe la kanalo Espero2009: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D