En la rangolisto HackerRank pritaksanta la kvaliton de specialistoj pri Informa Teknologio IT, en kiu partoprenis 300 mil programistoj el la tuta mondo poloj okupis la trian lokon. Pli bonaj estis ĉinoj kaj rusoj. Malantaŭ poloj lokiĝis japanoj (la 6-a loko), germanoj (la 14-a), koreanoj (la 22-a), usonanoj (la 28-a) kaj britoj (la 29-a loko). En prilaborado de algoritmoj poloj lokiĝis tuj post rusoj ĉe la dua loko. Laŭ direktoro de la Pola Ekonomika Instituto Pollando fieras pri grandega personala potencialo, dank’ al kiu ni povas tre aktive partopreni la kreadon de la artefarita inteligenteco. Se tiu potencialo estos konforme utiligita tiam de informadiko kiel sciencbranĉo eblos transiri al vera industrio 4.0, inkluzive de la kreado de necesa komponaĵo por konstrui aŭtonomiajn veturilojn.
El la elsendo 12.06.2019. Legas Maciek – 1’05”