Hodiaŭ pasas la 27-a datreveno de la abolo de la unua postmilite nekomunista registaro, formiĝinta sekve de plene liberaj balotoj en aŭtuno 1991, kiun gvidis ĉefministro Jan Olszewski. La faligo okazis nokte inter la 4-a kaj la 5-a de junio 1992. Ĝia ĉefa kaŭzo estis afero de senkomunismigo de la publika vivo kaj dividoj en la solidareca tendaro. La 4-an de junio 1992 la ministerio por internaj aferoj publikigis liston de 64 deputitoj, senatanoj kaj membroj de la registaro, kiuj kunlaboris kun la komunista sekurecservo. Inter ili estis prezidento Lech Wałęsa. Reage en la Sejmo komenciĝis tuj hastaj konsultoj de prezidento Wałęsa kun gvidantoj de kontraŭregistaraj postsolidarecaj grupiĝoj. La kreiĝinta koalicio, en kiun eniris ankaŭ Pola Kampanara Partio kaj kiu ricevis subtenon de Alianco de Demkrata Maldekstrularo sukcesis voĉdoni la malfidesprimon. La senkomunismigo estis ĉesigita por pli ol 20 jaroj. Hodiaŭ antaŭ la kancelario de la ĉefministro estis metita fondoŝtono por la omaĝa monumento honore al Jan Olszewski.
El la elsendo 04.06.2019. Legas Barbara – 1’38”