Ludu

La 865-a E_elsendo el la 25.06.2019 ĉe www.pola-retradio.org

El nia arkivo Gabi memorigas sian malovan elsendon pri „Somero en la E-kanzono”, kiun ni kompletigas per unu el pli postaj (2013) prisomeraj kanzonoj. Temas pri „En somero”, kiu devenas el la unua KD de Jonny M. „Regestilo” eldonita de Vinilkosmo.
Niaj komencaj aktualaĵoj koncernas novan internacian feston proklamitan de UNo laŭ iniciato de Pollando, kiu omaĝas la viktimojn de religiaj kaj konfesiaj persekutoj; la plej grandajn emisiantojn de la karbona dioksido en Eŭropo kaj la mondo; la plebisciton por la pola Arbo de la Jaro 2019.
La sciencbultena temo rilatas al la socia konduto de botelnazaj delfenoj en la Ŝarka Golfo, kiu kreiĝas ankaŭ inter la maskloj, kiuj uzas kiel nutraĵserĉan laborilon spongojn.
Muzike ni memorigas krome fragmente la kanzonon „La migranta birdo” de Patric el lia KD „Okcitanio” eldonita de Vinilkosmo.
Aktualaĵoj kaj sciencbultena temo estas paralele legeblaj kaj aŭdeblaj en la unuopaj rubrikoj de nia paĝo.
La programinformon ilustras la interreta foto de la pasintjara laŭreato de la konkurso Pola Arbo 2018. Temas pri la tiel nomata „genuanta arbo” el la loko Krasnystaw en la orienta Pollando.
La elsendo troviĝas krome en jutubo ĉe la kanalo Espero2009: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D