Ludu

La 862-a E_elsendo el la 14.06.2019 ĉe www.pola-retradio.org

En niaj komencaj kulturkronikaj aktualaĵoj ni informas pri nova donaco, kiun ricevis la varsovia Chopin-muzeo. Temas pri letero de George Sand el Majorko priskribanta la komunan viziton tie kun Chopin; We are Museums estas konferenco, antaŭnelonge okazinta en Katowice pri kio ni informas sekve. Fine ni notas la ekspozicion en Islando, antaŭnelonge malfermitan kaj dediĉitan al polaj monaĥinoj karmelaninoj en ĉi tiu lando.
En la E-komunuma segmento ni informas pri la junia E-renkontiĝo en la brazila Lorena kaj pri la komenciĝanta komuna kongreso de usonaj kaj kanadaj esperantistoj en Bostono.
En la fino de la programo ni invitas por la leterkesta renkontiĝo.
La kulturkronikaj informoj estas paralele legeblaj kaj aŭdeblaj en la koncerna rubriko de nia paĝo.
Muzike ornamis la programon la hispana kanzono „Tri folioj panjo” prilaborita de Muzikumejo aŭdiĝanta en jutubo: https://www.youtube.com/watch?v=z825-_pFSls. Kaj “La Ĉuvaŝa arto” el la KD de Vinilkosmo „JoMo Slavumas”.
La programinformon ilustras la interreta foto kun manuskripto de letero de George Sand, kiu riĉigis la kolekton de Chopin-muzeo en Varsovio.
La elsendo troviĝas krome en jutubo ĉe la kanalo Espero2009: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D