Ludu

La 856-a E_elsendo el la 24.05.2019 ĉe www.pola-retradio.org

Jam antaŭ kelka tempo atingis nian redakcion KD kun la songazeto de la kroata „Tempo”. Temas pri la numero 50/2019, el kiu ni elektis la artikolon de Antun Kovač pri la Duobla  Jubileo de la gazeto. Legas ĝin, kiel la tutan enhavon, Spomenka Štimec. El la arkivo de la E-Redakcio de Pola Radio ni prezentas al vi felietonon pri Koninda Pollando, memorigante tiun pri la urbo Sieradz. La komencaj kulturkronikaj aktualaĵoj koncernas la projekton pri la bitigo de la provizoj de la Muzeo-Kastelo en Łańcut (la sudorienta Pollando) kaj tion, ke laŭ esploroj la unuaj porcelanaĵoj el Ĉinio atingis Eŭropon jam en la 9a/10a jarcentoj. En la E-komunuma segmento ni memorigas pri la baldaŭ okazonta en la loko Łochów 38-a Kongreso de PEA. La akompananta nian programinformon interreta foto prezentas la Kastelon en Łańcut, rolanta nun kiel muzeo, kies artaj provizoj estas bitigotaj. Pri tio ni informis en la kulturkroniko. La kulturkronikaj informoj estas paralele legeblaj kaj aŭdeblaj en la koncerna rubriko de nia paĝo.La elsendo troviĝas krome en jutubo ĉe la kanalo Espero2009: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D