Ludu

La 854-a E_elsendo el la 17.05.2019 ĉe www.pola-retradio.org

Nur antaŭ unu semajno la jubileon de sia 655-jariĝo solenis la Jagelona Universitato en Krakovo. Ĝia historio estas la temo de nia felietono el la ciklo „Koninda Pollando”.
Nia komenca informo rilatas al la fizika kaj parola agreso, kiun suferis lastmerkrede la pola ambasadoro en Israelo. En la sekva, tradicia vendrede, kulturkroniko ni parolas pri interesa ekspozicio dediĉita al matematiko kaj polaj matematikistoj en la pola Senato kaj pri brila restaŭro de malnovpresaĵo el la kolekto de reĝo Sigismundo en la Libraro de Cieszyn.
En la E-komunuma segmento ni parolas pri la daŭranta voĉdona proceduro por la Komitatanoj B, reprezentantoj de la Individuaj Membroj de UEA. Ni prezentas krome la starpunkton de UEA pri la UN-oa Tago de Familio, pasinta la 15-an de majo.
Muzike krom „Słowianki” en la elsendo akompanas nin Neide Barros Rego per fragmento de la brazila kanto „Familio estas ĉio”. La akompananta nian programinformon interreta foto prezentas Jagelonan Universitaton en Krakovo. La aktualaĵo, kulturkronikaj informoj kaj la felietino estas paralele legeblaj kaj aŭdeblaj en la unuopaj rubrikoj de nia paĝo.
La elsendo troviĝas krome en jutubo ĉe la kanalo Espero2009: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D