Ludu

La 850-a E_elsendo el la 03.05.2019 ĉe www.pola-retradio.org

La komenco de nia elsendo entenas ampleksan informparton plektitan de muzikcitaĵoj okaze de la festotagoj, kiujn oni solenis en Pollando komence de majo. Temas pri la 1-a de majo, la 15-jariĝo de la pola membreco en la Eŭropa Unio, Tago de la Pola Flago kaj la 3-Maja Konstitucio 1791.
La kulturkronikaj informoj rilatas al la prahistoriaj materialaj spuroj en Varsovio viziteblaj kun geologo, kiujn eblas sekvi ankaŭ interrete – https://zywaplaneta.pl/warszawa kaj al riĉa koncerta repertuaro de la ensemblo de kanto kaj danco „Śląsk” (Silezio).
En la E-komunumaj informoj ni sciigas pri la aprila surbendigo de la E-Himno fare de la Sankt-Peterburga Guberniestra Simfonia Orkestro kaj citas ĝin fragmente – dank’ al afableco de profesoro Josef Haazen. La alia informo rilatas al la literatura konkurso de la Podlaĥia Libraro kaj Bjalistoka E-Societo „Esperanto ligas homojn”. En 2019 oni atendas rakontojn dediĉitajn al la temo „Mi estas civitano de la mondo”.
En la fino ni invitas por la leterkesta renkontiĝo.
La akompana foto prezentas  momenton de la hisado de la Pola Flago ĉe la turo de la Reĝa Kastelo en Varsovio. La kulturkronikaj  informoj estas paralele legeblaj kaj aŭdeblaj en la koncerna rubriko  de nia paĝo. La elsendo aperas ankaŭ en la jutuba kanalo Espero2009 – https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D