Ludu

La 845-a E_elsendo el la 16.04.2019 ĉe www.pola-retradio.org

En nia hodiaŭa literatura segmento aŭdiĝas la 80-a fragmento de la romano „Quo Vadis” de Henryk Sienkiewicz en la traduko de Lidia Zamenhof.
En la komenco ni esprimas nian profundan aflikton pro la tragika incendio, kiu lastlunde grave damaĝis la faman, gotikstilan parizan katedralon Notre-Dame. Por kelkaj ĝi havas aparte doloran emfazon, ĉar tio okazis komence de la antaŭpaska Sankta Semajno. Tiu ĉi Semajno en Pollando ligiĝas kun multaj kutimoj kaj tradicioj. Unu el ili estas la konkurso por la plej altaj paskaj palmoj. Pri tio ni informas sekve. El la monda politiko ni prezentas aktualaĵon pri la rezultoj de la parlamentaj balotoj en la nunjara kongreslando, Finnlando.
La sciencbultena temo koncentriĝas pri dependeco inter aĝo kaj emocioj.
Nian programinformon akompanas foto ligita al la lastdimanĉa konkurso en Lipnica Murowana por la plej alta paska palmo.
La aktualaĵoj kaj scienca temo estas paralele legeblaj kaj aŭskulteblaj en la unuopaj rubrikoj de nia paĝo. La elsendo estas aŭskultebla en jutubo pere de la kanalo Espero2009: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D