Ludu

La 844-a E_elsendo el la 12.04.2019 ĉe www.pola-retradio.org

Hodiaŭ en la komencaj kulturkronikaj aktulaĵoj ni informas pri la daŭranta Paska Festivalo de Ludwig van Beethoven kaj pri la prezentita kritika eldonprojekto „Karol Wojtyła – la literaturaj kaj teatraj verkoj”.
La felietono pri koninda Pollando kondukas nin al Trzebnica en la sudokcidenta Pollando, unu el la plej konindaj lokoj en nia lando.
La E-komunumaj informoj rilatas al la nunjara EEU-konferenco enTresisto, al la entreprenitaj klopodoj de slovakaj esperantistoj, ke ankaŭ ilia lando agnosku Esperanton kiel sian nacikulturan heredaĵon kaj al la invito utiligi la doktorigajn stipendiojn de Ulstero.
Muzike denove akompanas nin Nikolin. Ni memorigas ŝian kanton „Haveno” el la samtitolo vinila disko el la 80-aj jaroj. La foto akompananta la programinformon prezentas la alrigardon al la preĝeja-klostra komplekso de Trzebnica. La kulturkronikaj informoj kaj la felietono estas paralele legeblaj kaj aŭskulteblaj en la unuopaj rubrikoj de nia paĝo. La elsendo estas aŭskultebla en jutubo pere de la kanalo Espero2009: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D