Ludu

La 843-a E_elsendo el la 09.04.2019 ĉe www.pola-retradio.org

Nur post kelkaj tagoj (14.04) ni omaĝos la laŭvican mortodatrevenon de Ludoviko Zamenhof. Apartan programon kun malkovro de la skulptaĵo de juna Zamenhof oni pretigis en Bjalistoko. Tio ĉi – sed ne nur tio – estas la temo de nia antaŭmikrofona renkontiĝo kun la prezidanto de Bjalistoka E-Societo, Przemysław Wierzbowski.
La komencaj aktualaĵoj rilatas al la malfermita vojo por ratifo fare de la pola parlamento de la pola-dana kontrakto pri gaskondukilo Baltic Pipe; al la raporto de UN-o pri la plej feliĉaj landoj de la mondo kaj pri la kondamna rezolucio de Sekureckonilantaro de UN reage je agnosko de la Altaĵoj Golan israela teritorio.
La sciencbultena temo koncernas polajn esplorojn pri la fremda akĉento de enmigrantoj en kelkaj landoj kaj reagoj de iliaj socioj je ĉi tiu fenomeno.
Muzike ni memorigas fragmente la kantojn „Ne forgesu min” en la plenumo de Mélanie Prin, kaj „Doktoro Zamenhof” en la plenumo de Nikolin.
La akompana foto prezentas la projekton de monumento/skulptaĵo de juna Zamenhof, kiu jam en preta formo estos malkovrita en Bjalistoko, pri kio ni i.a. interparolas kun la prezidanto de BES.
La aktualaĵoj kaj scienca bulteno estas paralele legeblaj kaj aŭskulteblaj en la unuopaj rubrikoj de nia paĝo.
La elsendo estas aŭskultebla en jutubo pere de la kanalo Espero2009: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D