Ludu

La 842-a E_elsendo el la 05.04.2019 ĉe www.pola-retradio.org

Tra nia hodiaŭa programo ŝpiniĝas la 60-jariĝo de la unua profesia E-redakcio en la oficiala publika radiofonio. Ni referencas al ĝi kun aparta atento, ĉar nia Pola retRadio en Esperanto daŭrigas de 8 jaroj – jam ekster la publika platformo, do ankaŭ ekster oficiala subteno – tiun ĉi tradicion, kun kiu estis kaj estas ligitaj generacioj da E-parolantoj dum preskaŭ sep jardekoj.
Komence de la vendreda elsendo ni proponas kulturkronikajn informojn, kiuj rilatas al la komuna „ĝemela” pola-franca poŝtmarko referencanta al la 100-jariĝo de la starigo de diplomatiaj rilatoj inter ambaŭ landoj; al la konkurso pri la paskaj ornamitaj ovoj el la suda regiono de Pollando, la t.n. Suprasilezia Regiono; al la valora aĉetaĵo de la Podlaĥia Librejo en Bjalistoko, kiu estas „Piaj Kantoj” de la 18-jarcenta poeto ligita kun la urbo, Franciszek Karpiński.
Maciej Jaskot reference al 60-jariĝo de la E-Redakcio de Pola Radio (04.04.1959) turnas sin kun la alvoko dividi rememorojn ligitajn kun la E-elsendoj de Pola Radio.
La E-komunumaj informoj ligiĝas kun Esperanto en la jara kunveno de SERVAS-Hispanio; kun la konkurso „Poezio el ĉiuj ĉieloj” [https://www.iconcorsidisamideano.it/sicilia-esperantista-esperantista-sicilio/], kies limdato pasas fine de aprilo; kun ampleksa dokumentaro de la familio Gastón Ugarte, kiu eniris La Provincan Arkivon de Zaragozo, inter kiu troviĝas materialoj ligitaj kun lia E-aktivado.
Fine de la elsendo ni invitas al Leterkesto.
Muzike akompanas nin Olivier Tzaut kantanta pri „Meksika lando” kaj Jogaile en la kanto „Kie dormas vent’”.
La akompana foto prezentas la Paskajn Ovojn el la Suprasilezia Regiono en la suda Pollando.
La elsendo estas aŭskultebla en jutubo pere de la kanalo Espero2009: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D