Ludu

La 846-a E_elsendo el la 19.04.2019 ĉe www.pola-retradio.org

Nian hodiaŭan E-elsendon inaŭguras informfolio dediĉita al la 76-a datreveno de la eksplodo de insurekcio en la varsovia getto.
Nia riĉa kulturkroniko alportas informojn pri la konkurso por operkantistoj de Adam Didur en kiu gajnis brazila tenorulo Matheus Pompeu kaj pri la kreiĝanta nova muzeo de Grunwald-batalo el 1410. Du pliaj informoj ligiĝas kun eventoj ligitaj kun la Sankta Semajno kaj Sankta Vendredo. Unu el plej grandaj pasionaj enscenigoj en Poznano (www.misterium.eu) kaj la tradicio de la simbolaj Tomboj de Jesuo en la polaj preĝejoj.
En la E-komunuma segmento ni informas pri la Ŝĉecina E-Printempo, evento okazonta jam post unu semajno, pri la muzika konkurso de Itala E-Federacio omaĝonta Gianfranco Molle, pri la maja kongreso de la Pola Esperanto-Asocio.
La programinformon akompanas foto prezentanta panoraman alrigardon al Szczecin, kie venontsemajne okazos la Ŝĉecina E-Printempo.
La informfolio kaj kulturkronikaj informoj estas paralele legeblaj kaj aŭskulteblaj en la unuopaj rubrikoj de nia paĝo. La elsendo estas aŭskultebla en jutubo pere de la kanalo Espero2009: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D