Ludu

La 840-a E_elsendo el la 29.03.2019 ĉe www.pola-retradio.org

En nia lasta en marto elsendo ni memorigas pri la pasantaj la 31-an de marto du limdatoj. Temas pri la finiĝanta la dua kaj samtempe la lasta favorepreza aliĝperiodo al la 104 UK en Lahtio, Finnlando https://uea.org/kongresoj/alighilo. La 31-an de marto pasas krome la limdato sendi konkursaĵojn por la 70-a nunjare eldono de la Belartaj Konkursoj de UEA (sciosfero@gmail.com).
Niaj kulturkronikaj informoj rilatas al la temo de la Nacia Legado en Pollando 2019, afero interesa ankaŭ por esperantistoj, ĉar aliĝas al ĝi ĉiam pli da ili. Ni informas ankaŭ pri la porokaza ekspozicio en Frombork ligita kun la 70-jariĝo de la tiea Muzeo de Mikołaj Kopernik kaj pri novaj verkoj de Józef Mehoffer, kiuj riĉigis la Nacian Muzeon en Krakovo.
La felietono pri Koninda Polo estas dediĉita al la fama pontkonstruanto en Usono Rudolf Modrzejewski, kiu estas konata en la mondo kiel Ralph Modjeski.
La E-komunuma programsegmento enhavas informon pri la reĝisoro de la nunjara kongresa temo en Lahtio. Ni krome informas pri e-ista kontribuo al la evento en Madrido omaĝinta la poeton José Agustín Goytisolo. Lian poemon „Vortoj por Julia” tradukis en Esperanton kaj kantis dum ĝi Miguel Fernández. Ĝi muzike ornamas ankaŭ nian programon dank’ al la afableco de Suso Moinhos.
La akompana foto prezentas la heroon de nia felietono Rudolf Modrzejewski konata kiel Ralph Modjeski.
La kulturkronikaj informoj kaj la felietono estas paralele aŭdeblaj kaj legeblaj en koncernaj rubrikoj de nia paĝo. La elsendo estas aŭskultebla en jutubo pere de la kanalo Espero2009: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D