Ludu

La 839-a E_elsendo el la 26.03.2019 ĉe www.pola-retradio.org

En nia marda E-elsendo denove multan lokon okupas literaturo. Ni prezentas la jam 79-an fragmenton de la romano „Quo Vadis” de Henryk Sienkiewicz en la E-traduko de Lidia Zamenhof.
La komencaj aktualaĵoj rilatas al la pasinta Tago de Nacia Memoro omaĝanta polojn savantajn judojn dum la germana okupacio kaj al la lastaj informoj ĉirkaŭ la Briteliro.
La sciencbultenaj temoj traktas la difinon de distanco – kun precizeco de unu procento – de la Tero ĝis la Granda Magelana Nubo, kio estas merito de polaj astronomoj sub la gvido de profesoro Grzegorz Pietrzyński kaj la plej novajn donitaĵojn pri plasto en Meditereaneo.
La akompana al programinformo foto prezentas ĝuste la Grandan Magelan Nubon.
En la marda programo kantas pri „La bosko fraksena” Kvaropo Sinkopo.
Aktualaĵoj kaj unu el la sciencbultenaj temoj estas samtempe auskulteblaj kaj legeblaj en koncernaj rubrikoj de nia paĝo.
La elsendo estas aŭskultebla en jutubo pere de la kanalo Espero2009: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D