Ludu

La 838-a E_elsendo el la 22.03.2019 ĉe www.pola-retradio.org

En la hodiaŭa programo pere de la felietono el la ciklo Koninda Pollando ni invitas vin iom konatiĝi kun unu el la plej belaj arbaraj kompleksoj en la centra Pollando Arbarego Kampinos.
La komencaj kulturkronikaj informoj rilatas al la 60-jariĝo de la reveno de Wawel-kastelaj trezoroj, kiuj sukcese transdaŭris la mornan tempon de la 2-a mondmilito en Kanado; al la atendata respondo de Unesko sur kies Liston de la Monda Kulturheredaĵo kandidatis la unika stria siliko el Pollando.
En la E-komunuma informo ni memorigas pri la proksimiĝanta limdato de la 70-aj Belartaj Konkursoj de UEA. Konkursaĵoj ĝis la 31-a de marto devas atingi la sekretarion de BK, Miguel Gutiérrez Adúriz, prefere retpoŝte: sciosfero@gmail.com
En nia programo ni prezentas brazilan porinfanan kanton „Terezinjo” en la plenumo de Cláudia Miguel, kiu nur antaŭ kelkaj tagoj aperis kiel nova videaĵo de Brazila Kolekto: https://www.brazilakolekto.com/
La akompana al programinformo foto prezentas strian silikon en la formo de virina ornamaĵo.
Kulturkronikaj informoj kaj la felietono estas paralele legeblaj kaj aŭskulteblaj en la unuopaj rubrikoj de nia paĝo.
La elsendo estas aŭskultebla en jutubo pere de la kanalo Espero2009: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D