Ludu

La 835-a E_elsendo el la 12.03.2019 ĉe www.pola-retradio.org

Kroatio estas la dua – post Pollando – lando, kiu sukcesis enmeti Esperanton en la nacian liston de la kultura heredaĵo de Unesko. Pri tiu sukceso kaj la vojo kondukinta al ĝi ni interparolas kun la prezidantino de Kroata E-Ligo, Spomenka Štimec.
La komencaj aktualaĵoj informas pri subvencioj el Eŭropa Ekonomia Areo por la pola profesia edukado, pri la bonstatiĝado de poloj, pri ĉiam malpli da infanoj postdivorce restantaj kun la patrinoj.
La sciencbultena temo traktas la sukceson de polaj sciencistoj, kiuj prilaboris ekologian materialon, kiu povos esti uzita por produkti manĝilojn de la unufoja uzo.
En nia programo hodiaŭ ni memorigis la kanton de Diego Varagić.
La akompana al la programinformo foto prezentas la kontraŭplastan manĝilaron prilaboritan de polaj sciencistoj.
Aktualaĵoj kaj sciencbultena temo estas paralele legeblaj kaj aŭskulteblaj en la unuopaj rubrikoj de nia paĝo.
La elsendo estas aŭskultebla en jutubo pere de la kanalo Espero2009: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D