Ludu

La 833-a E_elsendo el la 05.03.2019 ĉe www.pola-retradio.org

En la literatura segmento de la hodiaŭa elsendo aŭdiĝas la 78-a fragmento de la romano „Quo Vadis”, de la pola Nobel-premiito Henryk Sienkiewicz, en la E-traduko de Lidia Zamenhof. La komencaj informoj rilatas al la 20-jariĝo de eŭro kaj ĵus aperinta raporto pri la komuna unia valuto; al la balotoj al la Eŭropa Parlamento en Pollando; al raporto de Unuiĝintaj Nacioj pri Israelo. La sciencbultena temo estas dediĉita al komunikiĝado de abeloj kaj novaj ĉi-rilataj esploroj de polaj sciencistoj el Krakovo. Muzike ni memorigas malnovan kanzonon de Georgo Handzlik „Se…”. La akompana al la programinformo foto rilatas al nia sciencbultena temo pri komunikiĝado de abeloj. La aktualaĵoj kaj sciencbultena informo estas paralele legeblaj kaj aŭskulteblaj en la unuopaj rubrikoj de nia paĝo. La elsendo estas aŭskultebla en jutubo pere de la kanalo Espero2009: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D