Ludu

La 832-a E_elsendo el la 01.03.2019 ĉe www.pola-retradio.org

Hodiaŭ la ĉeftemo de nia elsendo estas „Kalevala”, finna nacia epopeo el la 19-a jarcento. Hieraŭ, la 28-an de februaro pasis la tradicia Kalevala-Tago festata en Finnlando. Nunjare oni solenis la 170-jariĝon de ĝia 50-poema eldono. La temon ni traktas ankaŭ lige kun la nunjara UK en Finnlando kaj la fakto, ke daŭre eblas konatiĝi kun ĝia E-traduko. La libro kontraŭ nur 12 eŭroj estas aĉetebla en la Libroservo de UEA: libroservo@co.uea.org.
La E-komunuma informo el Hispanio rilatas al la aktivado de la iberiaj E-poetoj ankaŭ en la literatura medio de la regiono.
Niaj komencaj kulturkronikaj informoj el Pollando koncernas prestiĝan premion por la direktoro de la Ŝekspira Teatro en Gdansko, la historian tolaĵon baldaŭ ekspoziciotan en la Muzeo de Varmio kaj Mazurio kaj la aperon de la muziktema habilitiga verko (kun i.a. E-resumo) de Marek Nahajowski.
Muzike akompanas nin Martin kaj la Talpoj en la kanzono „Antaŭĝojo”, kiu devenas el la KD „Martin kaj la Talpoj” eldonita de Vinilkosmo.
La akompana al la programinformo foto prezentas la 2-an E-eldonon de „Kalevala” el la 1985-a jaro.
La kulturkronikaj informoj estas paralele legeblaj kaj aŭskulteblaj en la unuopaj rubrikoj de nia paĝo.
La elsendo estas aŭskultebla en jutubo pere de la kanalo Espero2009: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D