Podkasto: Ludu en nova fenestro | Elŝutu
La 830-a E_elsendo el la 22.02.2019 ĉe www.pola-retradio.org
La ĉefaj informoj komence de la elsendo estas la registro de Esperanto kiel nemateria kulturheredaĵo en Kroatio. La agnoska distingo de esperantisto Jakub Szapiro (Jakobo Ŝapiro) 1897-1941 kiel la unua inter 100 aliaj bjalistokanoj plej grave kontribuintaj al evoluo de Bjalistoko dum 100 jaroj post la regajnita suvereneco de Pollando en 1918.
Hodiaŭ nia antaŭmikrofona gasto estas Konstanta Kongresa Sekretario, Clay Magalhães, kun kiu ni interparolas post la ĵusa apero de la reta Dua Bulteno de la 104-a UK en Lahti.
La kulturkronika informo rilatas al la renovigitaj historiaj instrumentoj de la fama klostro Jasna Góra (Hela Monto) en Częstochowa. La rilata foto aperis en la informo de la 828-a elsendo.
Muzike akompanas nin i.a. bjalistokaj gejunuloj kantantaj pri la nuna Bjalistoko.
La akompana interreta foto de Stanisław Dobrowolski prezentas lin, la prezidanton de Bjalistoka E-Societo Przemysław Wierzbowski kaj lian edzinon Alina kun la omaĝa distingo honorinta la unuan bjalistokanon de la cenjariĝo, esperantiston Jakub Szapiro.
La komencaj aktualaĵoj kaj kulturkronika informo estas paralele legeblaj kaj aŭskulteblaj en la unuopaj rubrikoj de nia paĝo.
La elsendo estas aŭskultebla en jutubo pere de la kanalo Espero2009: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D
saluton, kara Barbara kaj staboj kun allogaj vocxoj, kun bela etoso kaj emocio! Mi eble unuafoje sendas al vi komenton kvankam mi kutimas auskulti” Radio Polonia”-n.
Jen estas kelkaj punktoj!
(1) Barbara, vi tre rapide paloras kaj en la komencaj tagoj de miaj auskultado, miaj oreloj ne povis sekvi vin. Sed nun mi alkutimigxis vian parolon kun granda rapideco kaj trovis gxojon dum la auwsklutado.
(2) Februaro 13-a tago estis” Monda Tago de Radio ” proklamita de UNESKO en 2011. Mi gratulas vin pro via diligeteco kun sxtala volo elsendi Esperantan informon!
(3) pri la enhavo
(a) pri pola kulturo …. mankas al mi substantivoj–nomoj de lokoj, mankas al historia kono pri Pollando…sed la ausklutado igas min esti klera
(b) Clay ofte aperas por doni infornon al UK, Mi dankas vin Barbara por via konsidero al UK-partoprenontoj kaj intersitoj.
kaj esprimas dankemon al Cay!
(4) Mi volas viziti radio-stacion por paroli ion pri Oomoto cxar mi ekkinos ke E-redakcio de Pola Radio ricevis Onisaburo Premio en 1993.
Post UK en Lahtio mi deziras viziti Varsovion kaj viziti vin kaj stabanoj ….. cxu vi postkongresos Post UK?
do mi devas denove skribi komenon!
Gxis la auskltado!
Amike via Yasuo Tabuchi el EPA de Oomoto
Granulon al kroataj aktivuloj, granulon al bjalistokanoj pro la honoro al Ŝapiro. Belaj novaĵoj, fakte! Kaj la intervjuo kun Clay Magalhães estas ĉiam stimula! Dankon!