Ludu

La 821-a E_elsendo el la 22.01.2019 ĉe www.pola-retradio.org

Hodiaŭ post kelka paŭzo denove en la programo aŭdiĝas literaturo, t.e. la 76-a fragmento de la romano „Quo Vadis” de la pola Nobel-premiito, Henryk Sienkiewicz en la E-traduko de Lidia Zamenhof.
La komencaj aktualaĵoj enhavas informojn pri la komenciĝantaj Mondaj Tagoj de Junularo en Panamo kaj pri senĉesa populareco de la pola salminejo Wieliczka loganta turistojn eĉ el plej foraj landoj.
La sciencbultenaj temoj koncernas la programon protekti la eŭropan hamstron en Pollando kaj retrovitajn antaŭnelonge en Varsovio mamutrestaĵojn.
La akompana interreta foto rilatas al unu el la sciencbultenaj temoj, t.e. protektata per speciala programo eŭropa hamstro.
En la programo ni memorigas fragmente la kanton „Tio estus” de Morice Benin el lia KD „in-Spir” eldonita de Vinilkosmo.
La aktualaĵoj kaj sciencbultenaj temoj estas paralele legeblaj kaj aŭskulteblaj en la unuopaj rubrikoj de nia paĝo.
La elsendo estas aŭskultebla en jutubo pere de la kanalo Espero2009: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D