Ludu

La 820-a E_elsendo el la 18.01.2019 ĉe www.pola-retradio.org

Ĉi-semajne ni proponas felietonon pri iu epiziodo i.a. el la historio de Pollando, lige kun la pasanta hodiaŭ 500-a naskiĝdatreveno de Izabela Jagielonka, la pola reĝidino, litova princino kaj reĝino de Hungario.
En la komerca kulturkroniko ni informas pri la nunjare solenata Jaro de Stanisław Moniuszko, la patro de pola nacia opero kaj pri interesa ekspozicio de la pola pentristino Mela Muter en la kataluna Girona.
Ampleksa E-komunuma programsegmento liveras informojn pri alvoko al la Landaj Asocioj kandidatiĝi kiel kongreslandoj por la 2021-a kaj 2022-a jaroj; pri la ebleco anonci sin por la nunjara Esperantologia Konferenco kadre de la UK en Lahtio. Kontribuproponojn oni atendas ĉe la adreso ek@kulturo.net; pri la nunjara Meditereanea E-Semajno en marto [https://provenco.esperanto-france.org/?lang=eo]; fine pri la nunjara maja simpozio, “Unuiĝintaj Nacioj 75-jara: Aŭskultado, parolado kaj agado en multlingva mondo” okazonta en Novjorko.
La akompana interreta foto prezentas la heroinon de nia felietono, Izabela Jagielonka, pola reĝidino, litova princino, reĝino de Hungario.
Muzike akompanas nin Feri Floro per la kanzono „Floreto”.
La kulturkronikaj informoj kaj la felietono estas paralele legeblaj kaj aŭskulteblaj en la unuopaj rubrikoj de nia paĝo.
La elsendo estas aŭskultebla en jutubo pere de la kanalo Espero2009: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D