Ludu

La 816-a E_elsendo el la 04.01.2019 ĉe www.pola-retradio.org

La unua en la Nova Jaro felietono pri Koninda Pollando kondukas nin al la reĝa kastelo en Niepołomice, ĝia historio kaj mistera energifonto de tie radianta, simile kiel el la reĝa kastelo sur Wawel-altaĵo en Krakovo.
La riĉa komenca kulturkroniko entenas informojn pri la 11-a eldono de la Parado de Tri Reĝoj en Varsovio la plej proksiman dimanĉon, pri sonorilo por Kartvelio kiel donaco de la pola nacio kaj fine pri la 25-a Internacia Festivalo de la Kristnaskaj Kantoj en Będzin (la suda Pollando).
Ĉi-jare la Belartaj Konkursoj de UEA okazos la 70-an fojon. Estas jam tempo prepari sia al rivalado sur ĉi tiu kampo de la E-komunuma kulturo. Ni informas pri tio, sed pliaj informoj estas legeblaj ĉe: https://uea.org/aktuale/komunikoj/2018/En-2019-la-Belartaj-Konkursoj-de-UEA-alvenas-al-sia-70-a-eldono
En la fino radioamikojn ni invitas por la leterkesta programero.
La akompana interreta foto de nia programinformo prezentas la Reĝan Kastelon en Niepołomice en la suda Pollando.
Muzike – lige kun niaj kultukronikaj informoj – akompanis nin fragmente polaj kristnaskaj kantoj „Tri Monarkoj” en la plenumo de Anna Osmakowicz kaj „Kristnaska Kanto” de Mariusz Domaszewicz.
La kulturkronikaj informoj estas paralele legeblaj kaj aŭskulteblaj en la unuopaj rubrikoj de nia paĝo.
La elsendo estas aŭskultebla en jutubo pere de la kanalo Espero2009: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D