Ludu

La 814-a E_elsendo el la 14.12.2018 ĉe www.pola-retradio.org

Tra la tuta Esperantio okazas eventoj ligitaj kun la 159-a naskiĝdatreveno de la kreinto de la lingvo Ludoviko Zamenhof. I.a. en Bjalistoko okazas tritaga evento, kies ĉefgasto estas Ionel Onet. Nia interparolo kun li rilatas al la rumana literaturo en Esperanto kaj tute aparte al la lanĉota en Bjalistoko „Verkaro (preskaŭ) kompleta” de Max Blecher, kiel frukto de rumana-pola literatura projekto.
La komencaj kulturkronikaj informoj rilatas al la finiĝanta Eŭropa Jaro de Kulturo, al la unua scienca katedro de Johano Paŭlo la 2-a en la hispana Avila, al Krakovo – kiu en 2019 rolos kiel gastronomia ĉefurbo de Eŭropo.
En Bjalistoko Georgo Handzlik koncertos kun la filino Dominika, en nia elsendo ni memorigas lian omaĝkanton al la kreinto de Esperanto.
La akompana interreta foto de nia programinformo prezentas la monumenton de Ludoviko Zamenhof en Bjalistoko.
La elsendo estas aŭskultebla en jutubo pere de la kanalo Espero2009: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D