Ludu

La 810-a E_elsendo el la 30.11.2018 ĉe www.pola-retradio.org

Malantaŭ ni la sanktandrea nokto, pole Andrzejki, iam magia tempo de fraŭlinaj aŭguroj pri estonta edzo, nun daŭre tempo por distro kaj amuzo antaŭ komenciĝonta la plej proksiman dimanĉon Advento. Almenaŭ por kredantoj ĝi signifos senbruan kaj sen brua distro atendotempon ĝis Kristnasko.
La kulturkronikaj informoj koncernas la novan subjekton en la pola listo de la nemateria kulturheredaĵo, kiu estas Barbórka, tradicia minista festo solenata en la tago de s-ta Barbara, la 4-an de decembro. Ni informas krome pri interesa ekspozicio en la Kastelo de Pomeriaj Princoj en Szczecin (la nordorienta Pollando) dediĉita al la Biblio – de la pergamenaj rulaĵoj ĝis ĝiaj elektronikaj versioj.
La E-komunumaj informoj koncernas du interesajn prelegojn okazintajn ĉi-semajne en Madrido kaj buntan programon de la 19-aj Zamenhof-Tagoj en Bjalistoko.
Hodiaŭ nia antaŭmikrofona gasto estas Alessandra Madella, laŭreatino de la premio Mauro La Torre-2018, lekcianta i.a. filmhistorion kaj Esperanton en la artkolegio en la ĉina Kunming, Yunnan-provinco.
La akompana interreta foto de nia programinformo referencas al la aŭgurvespero de S-ta Andreo. Temas pri la pentraĵo de Henryk Siemiradzki el 1867 bildiganta la sanktandreavesperajn aŭgurojn.
Nia elsendo estas aŭskultebla ankaŭ en jutubo pere de: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D