Ludu

La 802-a E_elsendo el la 02.11.2018 ĉe www.pola-retradio.org

La komenco de novembro en nia plurjarcenta tradicio estas ligita kun la memoro pri tiuj, kiuj jam forpasis. Pri la tagoj de Ĉiuj Sanktuloj, de ĉiuj mortintoj. La memoron akompanas kutimoj – malnovaj kun novaj – kunfandiĝante en koheran tuton, emfazante, ke neniu el ni forpasas komplete. Tiuj tagoj kaj memoro inspiris ankaŭ nian porokazan felietonon.
Niaj komencaj kulturkronikaj aktualaĵoj rilatas al la scienca sesio dediĉita al Bronisław Piłsudzki okazinta en Krakovo kaj lanĉita tiuokaze memortabulo de la sciencisto esploranta la kutimojn kaj kulturon de japanaj ajnuoj. Kaj al interesa ekspozicio atestanta pri la renesancaj ligoj de Krakovo kun Nurenbergo.
La E-komunumaj informoj koncernas internacian rekonon por la Universala Medicina E-Asocio kaj kunsidon de Israela Tradukista Asocio plene dediĉitan al Esperanto.
Muzike en nia hodiaŭa elsendo aŭdiĝas fragmente la kanzono „Alia aventuro” el la KD „Ĉiam pli” de Perdita Generacio.
La programinformon akompanas foto bildiganta epizodon el unu el la varsoviaj tombejoj en la novembraj tagoj de la memoro pri la forpasintoj.
Nia elsendo estas aŭskultebla ankaŭ en jutubo pere de: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D