Ludu

La 799-a E_elsendo el la 23.10.2018 ĉe www.pola-retradio.org

Nia hodiaŭa antaŭmikrofona gasto estas Abel Montagut, la aŭtoro de la epopeo „Poemo de Utnoa”, kies dua reviziita eldono reaperis en la nuna jaro. Hodiaŭ ni prezentas ĝian unuan fragmenton, la sekva kaj la lasta aŭdiĝos en nia programo la plej proksiman vendredon, la 26-an de oktobro.
Nia komenca aktualaĵo koncernas la lastdimanĉajn komunumajn balotojn en Pollando, kiuj karakteriziĝis per rekorda frekventeco superinta 50 procentojn. Ni informas ankaŭ pri la lastĵaŭda malferma kunsido en la Sekureckonsilantaro dediĉita al la palestina-israrela konflikto.
Niaj sciencbultenaj temoj koncernas la minacitajn polajn buksojn pro la invada nokta papilo el Azio kaj malkovron de ĉeloj de kuraĝo en la homa hipokampo.
La akompana al la programinformo foto prezentas redaktorinon Barbara Pietrzak kun Abel Montagut dum la intervjuo pri la dua eldono de lia „Poemo de Utnoa” farita komence de oktobro en Salou, Hispanio.
Nia elsendo estas aŭskultebla ankaŭ en jutubo pere de: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D