Ludu

La 796-a E_elsendo el la 12.10.2018 ĉe www.pola-retradio.org

Jam post unu semajno en la urbo Aalen (Germanio) okazos solenaĵo, dum kiu estos transdonita la nunjara premio de ĉi tiu urbo FAME. Kiel ni jam informis la premiito en 2018 estas prof-ino Ilona Koutny. Pri ĉi tiu premio, sed ne nur pri ĝi, ni interparolas kun Ulrich Mattias, membro de la estraro de FAME-fondaĵo.
Niaj kulturkronikaj informoj rilatas al la multnombre vizitata Muzeo de la Bierfarejo en Żywiec (la suda Pollando), al la surrokaj pentraĵoj malkovritaj de pola arkeologo en Tanzanio kaj al interesa evento en la Etnografia Muzeo en Toruń (la norda Pollando). Gastos en ĝi la plej proksiman sabaton Helena Skonieczka, konata en la regiono poetino kaj esperantistino. Ni proponas en nia programo ŝian poeziaĵon „Ni donu al ni la manojn” el la volumeto „Teneraj rigardoj”.
Muzike ni proponas reaŭskulti fragmenton de la kanzono „Morgaŭ”, kiun por la E-vortoj de Lorenzo Tomezzoli kantas Mélanie Prin. Krome ni informas pri la ĵus aperinta ĉe Vinilkosmo (https://www.vinilkosmo-mp3.com/eo/blogo.html) bita eldono de l’ albumo „Tute ne gravas” de AMPLIFIKI.
La akompana al la programinformo foto prezentas bildon rilatan al la Muzeo de la Bierfarejo Żywiec.
Nia elsendo estas aŭskultebla ankaŭ en jutubo pere de: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D