Ludu

La 784-a E_elsendo el la 28.08.2018 ĉe www.pola-retradio.org

En nia 11-a sonbilda raporto pri la trapaso de la 103-a Universala Kongreso de Esperanto en Lisbono komence ni prezentas sonscenon pri la laboroj de la komitato de UEA. Ĝi rilatas al la elektoj de plia komitatano C kaj de la nova estrarano pri kulturo kaj kongresoj. Ili fariĝis Rakoen Martens el Belgio respektive Fernando Moia Jr el Brazilo. Iom koincide dum unu el pli fruaj kongresaj tagoj Rakoen Martens rakontis mallonge antaŭ nia mikrofono pri sia esperantistiĝo kaj la deziro labori por UEA.
Nunjare, rekte antaŭ la Lisbona UK en Lisbono okazis la komuna kongreso de HEF kaj ILEI. Pri ĉi-lasta, sed krome pri la dumkongresaj programeroj ligitaj kun E-lernado kaj iuj estontaj planoj ni interparolis en la kongresurbo antaŭ nia mikrofono kun la reelektita prezidantino de la Ligo, Mireille Grosjean.
Ĉiujn, do ankaŭ nin, dumkongrese ĉiam ĝojigis surprizaj renkontoj. Tiel ni renkontiĝis interalie kun Pascal Dubourg. Lia kongresŝildo indikanta Pollandon estis la okazo ekscii pri lia 10-monata interesa laborstaĝo en Varsovio kiel invitito de la Pola Akademio de la Sciencoj.
La akompana foto ĉe nia programinformo prezentas la eniron en la unuan el la admirindaj lokoj laŭ la itinero de la ekskurso E2, Óbidos.
Nia elsendo estas aŭskultebla ankaŭ en jutubo pere de: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D