Ludu

La 783-a E_elsendo el la 24.08.2018 ĉe www.pola-retradio.org

Nia laŭvica, la 10-a raporto kun la sondokumentaj scenoj pri la trapaso de la 103-a Universala Kongreso de Esperanto en Lisbono jen el Lisbono jen el Varsovio – referencas komence al la Solena Fermo, kadre de kiu oni honoromaĝis la 50-jariĝon de ESF. Sekve ni proponas reiri – laŭ la promeso – al la marda publika kunsido de la Akademio de Esperanto por aŭdi sinprezentojn de pliaj akademianoj ĉeestantaj la kongreson en Lisbono. El la kunsido ni elektis iun el la interesaj demandoj venintaj de la publiko, kiun sukcesis respondi nur kelkaj akademianoj. Ni certas tamen, ke vi trovas tiun sonsceneton interesa.
La akompana foto prezentas la honoromaĝon al ESF dum la Solena Fermo de la 103-a UK en Lisbono.
Nia elsendo estas aŭskultebla ankaŭ en jutubo pere de: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D