Ludu

La 778-a E_elsendo el la 08.08.2018 ĉe www.pola-retradio.org

Nia laŭvica E-elsendo el Varsovio enhavas elektitajn sonscenojn el la Solena Fermo de la 103-a Universala Kongreso de Esperanto en Lisbono. En ĝi vi aŭdas sonscenon pri la transdono de la diplomo pro la 50-jara fidela membreco de la eksa UEA-prezidanto Renato Corsetti, kiu ĵus ektroviĝis en hospitalo. La prezidanto de UEA laŭtlegas sekve la Kongresan Rezolucion bazitan sur la diskutoj pri la kongresa temo „Kulturoj, lingvoj, tutmondiĝo: Kien nun?”. El inter la raportoj prezentitaj dum la Solena Fermo ni elektis tiun de estraranino pri kulturo kaj kongresoj, Sara Spanò rilate la nunjaran eldonon de la Belartaj Konkursoj kaj Oratora Konkurso.
La programinformon akompanas la foto de via raportistino Barbara Pietrzak kun la pranepino de Ludoviko Zamenhof, Margareta Zaleski-Zamenhof fone de la lisbona panoramo.
– Nia elsendo estas aŭskultebla ankaŭ en jutubo pere de: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D