Ludu

La 769-a E_elsendo el la 10.07.2018 ĉe www.pola-retradio.org

– Hodiaŭ en la literatura segmento de nia programo aŭdiĝas la 72-a fragmento de la romano „Quo Vadis” de Henryk Sienkiewicz en la E-traduko de Lidia Zamenhof.
– La komencaj aktualaĵoj rilatas al la 75-a datreveno de la krimo efektivigita en Wołyń-regiono dum la 2-a mondmilito fare de la ukrainaj UPA-bandoj. Sekve de ĝi dekoj da miloj da senkulpaj polaj civiluloj, inkluzive de virinoj kaj infanoj estis murditaj en enorme kruela maniero. La alia informo rilatas al la negativa starpunkto de Pollando limigi la interretan parolliberecon.
– La sciencbultena temo traktas esplorojn de polaj sciencistoj pri la homa voĉo kiel faktoro de senvorta komunikado.
– Muzike akompanas nin „La Perdita Generacio”. Ni memorigas fragmente la kanton „Ĉu timigas la ombro” el ilia KD „Eksplodigos vian domon”.
– La interreta foto prezentas la polan prezidenton, kiu lastdimanĉe metis florkronon en la senhomigita vilaĝo Pokuta omaĝe al ĉiuj hombuĉitaj poloj dum la etna ekstermado en Wołyń-regiono en la periodo februaro 1943 – februaro 1945.
– Nia elsendo estas aŭskultebla ankaŭ en jutubo pere de: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D