Ludu

La 763-a E_elsendo el la 19.06.2018 ĉe www.pola-retradio.org

– Ni proponas laŭvican renkontiĝon kun E-literaturo prezentante la 71-an fragmenton de la romano „Quo Vadis” de la pola Nobel-premiito Henryk Sienkiewicz en la E-traduko de Lidia Zamenhof.
– La komencaj aktualaĵoj informas pri ŝanĝo de sinteno rilate laborcelan migradon de poloj, kiuj preferas labori kaj enspezi en la lando; pri oficistoj el la suda Pollando, kiuj lernas facilan polan lingvon por komuniki kun klientoj; pri la vizito de polaj kulturkreantoj en la pariza Unesko-sidejo, inter kiuj estis ankaŭ polaj sakŝalmistoj.
– Nia sciencbultena temo referencas al la diskutata temo pri negativaj sekvoj de perturboj en la biologia horloĝo por la homa sano, i.a. psika.
– La interreta foto prezentas la sakŝalmistojn el Zakopane, la suda Pollando, kiuj kun sakŝalmistoj el aliaj landoj de la regiono klopodas, ke ilia muzika tradicio ektroviĝu en Unesko-listo.
– Nia elsendo estas aŭskultebla ankaŭ en jutubo pere de: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D