Ludu

La 760-a E_elsendo el la 08.06.2018 ĉe www.pola-retradio.org

– Nia felietono pri Koninda Polo estas dediĉita al la elstara polino, mondfama himalajistino Wanda Rutkiewicz, kiu nunjare festus sian 75-jariĝon. Ŝi estis la unua polino (la tria en la mondo) konkerintino de Mount Everest kaj la unua virino en la mondo, kiu konkeris K2.
– La komencaj kulturkronikaj informoj rilatas al novaj Chopin-periodaĵoj, al la eksponaĵoj el Gołuchów-kastelo de princino de Izabela el Czartorski-familio Działyńska admireblaj en Poznano, al ekspozicio dediĉita al la presarto el la biblioteko de la Nacia Muzeo en Vroclavo.
– E-komunumaj informoj sciigas pri UEA en la estraro de ConGo kaj raportas – baze de informoj de Paŭlo Sergio Viana – pri la lastaj sukcesaj kongresoj en Brazilo.
– Muzike akompanas nin Akordo kaj ilia kanto „Amo mia kara” el la KD „Muzikpluvo”; ni aŭdigas krome la kanzonon de Flavio Fonseca „Miniaturo 28” el la KD kreita kun Gerlado Mattos „Simbiozo”.
– La interreta foto prezentas la heroinon de nia felietono, Wanda Rutkiewicz.
– Nia elsendo estas aŭskultebla ankaŭ en jutubo pere de: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D