Ludu

La 758-a E_elsendo el la 01.06.2018 ĉe www.pola-retradio.org

– En nia hodiaŭa felietono pri Koninda Pollando pri parolas pri la nederlanda setliĝado en Pollando, kiu daŭris ĉ. 200 jarojn ekde la fino de la 16-a jarcento ĝis la 18-jarcentaj dispartigoj de Pollando inter Rusio, Prusio kaj Aŭstrio.
– Kun la temo de la felietono estas ligita unu el la kulturkronikaj informoj pri la funkciigo de la Subĉiela Muzeo en Wielka Nieszawka, bildiganta la setliĝadon de koloniigantoj el Frisio kaj Malaltaj Landoj. Ni informas krome pri la rekreita plafono Pola Ĉielo en la konstruaĵo de la historia Pola Gimnazio en Gdansko. En ĉi tiu programsegmento ni referencas al la aprila evento en la Etnografia Muzeo en Toruń dediĉita al Oomoto.
– La E-komunuma segmento rilatas al sukcesoj de hispanaj esperantistoj kaj ilia realigata plano pri instruado de Esperanto en Lingvocentro de la Eksterĉeesta, Bita universitato de Madrido.
– Muzike akompanas nin Kajto per la fragmento de la kanzono „Trista Maristo” el ilia unua KD „Flugdrako”.
– La interreta foto prezentas unu el la karakterizaj arkadaj konstruaĵoj de menonitoj.
– Nia elsendo estas aŭskultebla ankaŭ en jutubo pere de: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D