Dum du tagoj historiistoj kaj esploristoj el Pollando kaj diversaj eŭropaj landoj partoprenis la sciencan konferencon en Lodzo organizitan de la Instituto pri la Nacia Memoro. Ĝi estis dediĉita al la temo „Germana kaj sovetunia leĝaro rilate polojn kaj polajn civitanojn 1939-1945”. La partoprenantoj interŝanĝis esplorrezultojn pri la eksterma leĝsistemo, precize difinanta la kadron de la funkciado de poloj kaj polaj civitanoj, en la kondiĉoj de la germana kaj sovetunia okupacio, elmontrante grandajn similecojn kaj celojn de „leĝmekanismoj” de ambaŭ ŝtatoj. Ilia leĝsistemo unuavice celis ekstermon de la pola inteligentularo por superregi la tutan nacion. La honora gasto de la konferenco estis la germana esploristo de la germanaj militkrimoj, Dieter Schenk, kiu difinis la ekstermadon de la pola inteligentularo kiel hombuĉadon. Laŭ liaj donitaĵoj la germana okupaciinto elmurdis 28 procentojn de la pola sacerdotaro, 56,9 procentojn de advokatoj kaj notarioj, 45,2 procentojn de kuracistoj, 40 procentojn de akademiaj lekciantoj, 34 procentojn de teknikistoj kaj inĝenteroj. La rezultoj de la konferenco aperos kiel scienca publikaĵo venontjare.
El la elsendo 23.05.2018. Legas Barbara – 1’41”