Ludu

La 735-a E_elsendo el la 13.03.2018 ĉe www.pola-retradio.org

– Hodiaŭ ni prezentas la 2-an parton de la prelego de prof. Humphrey Tonkin „Esperanto: Esploraj Prioritatoj”, kiun li prezentis dum la pasintjara Esperantologia Konferenco en Seulo.
– En la komencaj aktualaĵoj ni informas pri la sukcesoj de la varsovia Chopin-flughaveno, pri neglektoj en la pola historia politiko, pri opinio de germanaj kaj francaj politikistoj rilate kreskon de antisemitismo.
– Nia sciencbultena temo prezentas klopodojn revenigi la draste malkreskintan populacion de leporoj en Pollando kaj pri denova voĉo de sciencistoj favore al malgrandaj vinokvantoj.
– En nia hodiaŭa elsendo kantas fragmente la kanton „Nova sento” Martin kaj La Talpoj, kiu devenas el la KD eldonita de Vinilkosmo.
– La interreta foto prezentas leporon, kiu estas animalo kies populacion oni klopodas rekreskigi i.a. en la vojevodio de Lublin (la orienta Pollando).
– Nia elsendo estas aŭskultebla ankaŭ en jutubo pere de: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D