Ludu

La 729-a E_elsendo el la 20.02.2018 ĉe www.pola-retradio.org

– Nia hodiaŭa antaŭmikrofona gasto estas Åke Näsholm, sveda esperantisto, nia aŭskultanto kun kiu ni renkontiĝis antaŭ du jaroj kaj tiam eksciis pri lia ŝato kanti. Ricevinte nun la kantodiskon „Svedo Oke kantas” ni memorigas la renkontomomentojn kaj prezentas kantojn tiam aŭditajn kaj kelkajn el la nuna disko. Temas pri la tradukita kanto „Aŭdu panjo” [https://www.esperanto.hr/teksto_mila_mati.htm], „Interkompreno” kaj „Ŝanadi”.
– Nia elsendo aŭdiĝas en la Semajno de Internacia Amikeco. Niajn komencajn bondezirojn al ĉiuj geaŭskultantoj kaj radioamikoj akompanas la kanzono de Ĵomart kaj Nataŝa „Nu, kiel fartas vi amik’”. En nia hodiaŭa programo muziko abundas kaj ni krome prezentas fragmente la inviton de jOmO „Vizitu Okcitanion” el la KD de Vinilkosmo „jOmO Okcitanas”.
– Komencaj aktualaĵoj rilatas al la lastlunda deklaro de la Instituto pri Nacia Memoro, ĝiaj taskoj kaj devoj rilate la historian veron, pri establo de kolektivo kontraŭbatalanta totalismajn ideologiojn, kaj pri granda kvanto de polaj medolodonantoj.
– La scienca bulteno informas pri la devoniepokaj fiŝoj, kies spuroj estis malkovritaj en Pollando kaj pri la plej grandaj tavoloj de hidrargo en la permanente frosta grundo de Arkto.
– La interneta foto prezentas dunkleosteon, la devoniepokan fiŝon de antaŭ ĉ. 370 milionoj da jaroj, pri kio ni informas en la scienca bulteno.
– Nia elsendo estas aŭskultebla ankaŭ en jutubo pere de: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D